Vivĝojo ([info]vivgxojo) wrote,
@ 2006-03-29 17:07:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Current mood: stulta
Current music:persone
Entry tags:lernejo

Hodiaux en mia fizika kurso ni kalkulis la diferenco de rapideco inter falanta ulo kaj sampeza falanta ulo, sed ligita per sxnuro je la sama alteco de la komenco de la salto aux falo.

Kontraux intuicio, la ulo ligita per sxnuro falas plej rapide.



Poste, la instruisto spektigis nin tre rindinda filmeto en kiu li tiel faligis pupojn. La plej rapida pupo vundigxis, kaj por vengxo, li pendigas la dua pupo al sxnuro, kaj igas gxin pendolo.


Reveninta de la lernejo, mi haltigxis en ludparko, kaj sur la balancilo, mi legis tekston por alia kurso, kaj kiam finis gxin, mi konsciigxis ke pro la balancilo, mi sentis min kiel pendolo, do mi tuj reiris hejmen.



(Post a new comment)


[info]sonjaaa
2006-03-31 02:44 pm UTC (link)
Sal kara, mi ĵus malkovris vian taglibron kaj amikigis vin!!

Pacon,

Sonja el Toronto

(Reply to this)


[info]dominiko
2006-04-08 02:49 am UTC (link)
Sal,

Ĉu vi povas klarigi, kial la ligita ulo falas pli rapide ol la neligita ulo? Mi scivolas.

La neligita falantulo spertas du fortojn:
  • la gravitan forton
  • la frotadon de la aero
Mi kredis, ke la ligita falantulo spertas ekzakte la samajn fortojn, ĉu ne? Kiam li falas, la ŝnuro ne kaŭzas alian forton ajn, ĉar ĝi falas samrapide kun li. Sed eble mi forgesas ion. Do mi scivolas kompreni, kial la ligita falantulo falas pli rapide laŭ via fizika instruisto.

Antaŭdankon.

(Reply to this)(Thread)


[info]vivgxojo
2006-04-08 03:01 pm UTC (link)
Estas du eksplikoj:

- La ŝnuro ja falas samrapide, sed ĝi ne falas ĝis samalteco. Malfaldiĝante, eroj de la ŝnuro ne plu falas, kaj donas ilian energion kaj rapidecon al la ulo, kaj al la ŝnureroj kiuj plu falas. Tial la ligita ulo falas pli rapide ol la alia.

Iom pli simple:
- La ŝnuro, estante pendita, havas tensio, kaj ĝi do tiras la ulon malsupren.

(Reply to this)(Parent)(Thread)


[info]vivgxojo
2006-04-08 03:19 pm UTC (link)

(Reply to this)(Parent)(Thread)


[info]dominiko
2006-04-09 01:37 am UTC (link)
Dankon, mi kredas, ke mi nun komprenas dank' al via bona klarigo. Vidu mian artaĵaĉon :-) La ligita falantulo do spertas tri fortojn: la gravitan forton, la frotadon de la areo, kaj la tension de la ŝnuro (pro la malrapidiĝo de eroj de la ŝnuro, kiel vi klarigis).

Aldone, ju pli rapida la ŝnuro falas, des pli granda la tensio. Ju pli peza ero de la ŝnuro, de pli granda la tensio.

Mi ankaŭ demandas min: ĉar la ŝnuro havas tension, parto de la energio pro la tensio de la ŝnuro stokiĝas kiel potenciala elasta energio en la ŝnuro dum la falo, ĉu ne? Do se la ŝnuro stokas potencialan energion, nur parto de la energio pro la tensio faliĝas la ulon suben dum la falo, alia parto stokiĝas en la ŝnuro. Ve, kvamkam aspektas facila, la enigmo fakte malfacilas.

(Reply to this)(Parent)

Проститутки Донецка интим intim sex мадам
(Anonymous)
2008-02-03 11:31 am UTC (link)
Проститутки Киева интим intim секс Индивидуалки
сайт http://kurtizanka.com.ua
kurtizanka.com.ua

(Reply to this)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…