Home

Vivĝojo

Lastatempaj enskriboj

You are viewing the most recent 6 entries

24-a septembro, 2006

21:10 : draksxipoj
cxi semajnfine mi faris draksxipajn vetkurojn
hieraux je la unua kuro mi estis tamburisto por nia plej bona teamo (zoku zoku) ili faris gxin en 2.09 minutoj por 500 metroj.
poste mi remis du 500 m : ni faris 2.22, kaj 2.20 minutojn. la duan ni gajnis. tio estas nia komencanta teamo (zoku genesis)
poste estis 2 kilometra kuro kaj ni faris gxin en 12,52 minutoj. ni estis 6aj el 11.  estis tiom da moveco en la akvo ke granda ondo surpasis la bordo de nia sxipo kaj mi ricevis gxin sur la pantalono.
hodiaux mi ankoraux estis tamburisto por la unua kuro de nia bona teamo kiun ili faris en 1.01 minutoj : tio estis 250 metroj.
poste ni faris du el tiuj kaj refoje gajnis la duan: 1.06, kaj 1.04 minutoj.
poste mi spektis la 2 k de la inaj teamoj. estis multe da vento, sed almenaux nun sunis, (pluvis dum la tuta antauxa tago). en unu turno kvar sxipoj provis iri samtempe kaj estis tre bela vido, sed estis ankoraux pli impresa ke tiu kiu faris la plej largxa turno iris la plej rapide kaj antaux iris cxiujn la aliajn poste.

Nuna humoro: gxojegegegegega
Nuna muziko: Grand Champion --- Les Trois Accords
Tags:

3-a aŭgusto, 2006

15:29 : Outgames
Hieraux mi remis en draksxipo kun teamo farita antaux nur semajno. Ni havis nur unu trejna horo antaux la kurojn.
La kurojn kiujn ni faris estis 1Km, 250m, 500m, poste estis finala 500m, kiuj ni gajnis (2.22 minutoj) en la komencanta divido, kaj fine estis 2Km kuro, kiun ni preskaux ne povis fari pro troa pluvego.
Plej grave estas ke ni multege amuzigxis.

Nuna humoro: bonfarta
Tags:

9-a junio, 2006

15:44 : drakaj sxipoj
Hieraux en la draksxipo mi remis dekstre, kaj mi sidis tute malantauxe.  Ambaux por la unua fojo.  Kaj ankaux unuafoje, ni ekrapidis por levigi la sxipo supren en la akvo, kaj poste gxi glitis pli facile; kaj ni defiis alian teamon. 
Estis malfacile.
Kaj en la fino, ni estis tute malsekaj.   :-)

Nuna humoro: gaja
Tags:

20-a majo, 2006

20:28 : drakaj sxipoj
Kaj ili ecx igas suficxe grandajn ondojn en la akvo.

Nuna humoro: dormema
Tags:

12-a majo, 2006

16:46 : draksxipo
Hieraux mi remis en la draksxipo por la unua fojo!
Mi sxategas la draksxipojn!

Sed ne estas facila. Estas nek kiel kajako, nek kiel kanoto. La teknikoj estas tute malsimilaj al cxiuj aliaj sxipoj kiuj mi jam provis.

Kaj panjo estas jxaluza.

Nuna humoro: gaja
Nuna muziko: Mihxajl Krug
Tags:

4-a majo, 2006

21:18 : draksxipo
Mi nun estas en draksxipa teamo.
Hodiaux estis nia unua renkontigxo.
Ni remos por la unua fojo venontan jauxdon.
Estos tri aux kvar vetkuroj en la somero.
Mi rakontos pli venontsemajne.

Nuna humoro: gaja
Nuna muziko: Persone
Tags:
Funkciigita de LiveJournal.com