Home

Vivĝojo

Lastatempaj enskriboj

You are viewing the most recent 10 entries

6-a aprilo, 2007

13:57 : Biologio kaj Fiziko malfacilas.
Mi malamas mia biologia instruisto. Li ne "donas" kursojn.
Estas la ekzamenoj venontaj mardo kaj mercredo.

Nuna muziko: Brassens
Tags:

25-a januaro, 2007

21:04 : lernejo
jauxdoj estos ses horoj da experimentado

Nuna humoro: geeky
Nuna muziko: Brassens
Tags:

24-a januaro, 2007

10:49 : lernejo
lernejo reekis!
mi gxojas
mi jam havas amikojn en kelkaj kursoj.
la vivo estas belega.

Nuna humoro: gxoja
Nuna muziko: Renaud
Tags:

20-a majo, 2006

20:33 : ekzamenoj
Restas al mi nur du ekzamenoj por ĉi-jaro: ĥemia kaj matematika.

Tags:

29-a marto, 2006

17:07 : Hodiaux en mia fizika kurso ni kalkulis la diferenco de rapideco inter falanta ulo kaj sampeza falanta ulo, sed ligita per sxnuro je la sama alteco de la komenco de la salto aux falo.

Kontraux intuicio, la ulo ligita per sxnuro falas plej rapide.



Poste, la instruisto spektigis nin tre rindinda filmeto en kiu li tiel faligis pupojn. La plej rapida pupo vundigxis, kaj por vengxo, li pendigas la dua pupo al sxnuro, kaj igas gxin pendolo.


Reveninta de la lernejo, mi haltigxis en ludparko, kaj sur la balancilo, mi legis tekston por alia kurso, kaj kiam finis gxin, mi konsciigxis ke pro la balancilo, mi sentis min kiel pendolo, do mi tuj reiris hejmen.

Nuna humoro: stulta
Nuna muziko: persone
Tags:

2-a februaro, 2006

20:23 : Klaschambro estas duon-plena. Eble iom pli.
Mi eniras, kaj iras sidi malantauxen, apud knabo kiun mi ne konas. Mi certe jam vidis lin en antauxa kurso, sed se mi sciis lian nomon, mi ne memoras gxin.
Saluto estas dirita al mi, kaj tuj mi reciproke salutas la francan instruistinon.
Sxi plu-preparas siajn aferojn, provas denove funkciigi ion sur la komputilo.
Mi elprenas kajeron kaj plumon de mia dorsosako, kaj pozas ilin sur la tablon antaux mi.
Pliaj studantoj alvenas, kaj dissidigxas cxie ajn en la chambro. Kiam preta, la instruistino petas chiujn sidi kune, pli proksime, pli meze de la chambro, char tiel estas pli kunvivinde.

Nuna humoro: kreema
Nuna muziko: Eagles
Tags:

31-a januaro, 2006

19:46 : Hodiaux mi havis mian unuan francan kurson. La instruistino estas strangega!!!!!!!!! Sed tamen tre gxentila.
Komence de la kurso, sxi silentis antaux la klaso, provante funkciigi ion sur komputilo, kun helpo de studantino kiun sxi jam konis.
Post iom da tempo, pasxante al la mezo de la klaso, sxi tre mallonge prezentis sin, kaj demandis ke ni faru rondon per la tabloj.
Post komplika movigado de la tabloj, ni finfine sidis sur rondo sufiche ronda, sed tute ne perfekta, sed tiam, sxi demandis ke ni starigxu antaux niaj tabloj, kaj do tion ni faris. Poste ni devis preni manojn de personoj apud ni, kaj stari rekte, sur unu piedo, sur la alia, kaj ree sur ambaux. Poste ni povis residi, kaj ni devis lerni nomojn de kvar personoj dekstre al ni, kaj kvar aliaj maldekstre. Kia longa enkonduko al franclingva kurso!! Ni ecx devis iri sidi alitable, kaj ankoraux lerni nomojn de personoj apud ni.
Poste, la instruistino iom pli prezentis sin, sxi parolis iom pri la teatrajxo kiun ni devas spekti, kaj sxi audigis al ni kanton, kaj komenco de romano. Sxi ankaux demandis du aux tri studantojn iri en la centro kaj ili devis ludi etajn rolludojn; nur por sciigi al ni ke ni devas legi multajn pagxojn kune, kiam ni legas romanon, kaj ke ni ne devas atenti aliajn aferojn, nur nia legado.
Ho, kaj sxi ankaux volas ke ni havigxu kajeron personita per fotoj en kiu ni skribos dum la tuta sesiono.

Nuna humoro: pensema
Tags:

27-a januaro, 2006

17:16 : Stultas! Mi jxus verkis ion, kaj kiam mi alklakis gxisdatigilan butonon, pagxo igxis blanka kaj miaj vortoj perdigxis!

Nu, jen proksimume kion mi verkis.

Jes, ja, mondo cxiam strangegas!
Hodiaux, mi devis renkontigxi kun amikino mia, nomata Gabrielle. Post unu horo, mi ne estis trovinta sxin en la kolegio, kaj mi decidis nur iri sidi ie ajn sole, kaj pasigi tempon per mi mem.
Irante ie trankvila, estigxis sur mia vojo, mia alia amikino kies nomo ankaux estas Gabrielle. Mi do sidis apud sxi, kaj ni pasigis tempon kune.

Poste, mi devis iri al mia sekvinta kurso. Kiam mi alvenis, pordo estis sxlosita. Tie, kursoj komencigxas cxiam dek minutojn post horo, kaj finigxas je horo. Mi estis alveninta kvin minutojn post horo. Tiam, mi ekmalcertis cxu mi estis al gxusta klascxambro. Mi kontrolis almenaux trifoje, sed ja, estis tie, mia kurso.
Mi sercxis kaj parolis multajn personojn por finfine trovi iu kiu povus malsxlosi al mi la pordon, cxar ja sxajnis ke mia instruisto estis en lernejo, kaj ke mia kurso ja devis okazi. Post kelk'tempo, iu finfine malsxlosis al mi pordojn, kiuj direktis min al krompordo de la klascxambro. Tiu pordo ankaux estis malsxlosita al mi, kaj mi finfine povis eniri mian kurso, kiu ja estis tie.
Bedauxrinde, mi nenion interesan lernis, en tiu kurso, cxar estis la unua de la sesiono, kaj la instruisto nur rakontis pri tiu venonta kurso en gxiaj grandaj linioj, kaj parolis pri kelkaj aferoj kiujn mi jam sciis.

Nuna humoro: tute ne komprenanta
Nuna muziko: kriadoj de mia frato kaj sia amiko
Tags:

26-a januaro, 2006

20:58 : Kion pensi?...

Mi jxus lernis hieraux ke la klubo de jxudo kie mi iris antauxe ne plu ekzistas nun, kaj tial la kursoj ne reekis.
Mi bedauxras, cxar mi ege sxatis la homoj tie, kaj mi eble ne plu vidos ilin.
Mi trovis alian klubon, kie mi volas enskribigxi, kaj mi esperas ke gxi estos tiom bona kiom la alia, se ne pli.

Mia filozofia kurso sxajnas iom stranga, sed ankaux amuza. Des pli, cxar estas unu mia amikino en gxi.

Hodiaux, ni devis havi feston pro la reeko de lernejo, sed gxi ne okazis. Eble gxi estos por baldaux.

Tags: ,

23-a januaro, 2006

12:59 : lernejo

Finfine mi rekomencis lernejo.  Mi estas kontenta.  Mi havis mian unuan kurson cxi-matene.  Estis fizika kurso, kaj estis suficxe amuza.  Instruisto estas bona, kaj lernantoj timetemaj: kiel cxiam en la unuaj kursoj.

Sola malkontento estas ke mi ne povis havi ecx unu kurson kun mia amikino.

Post tagmezon, mi havos matematikan kurson.  Mi jam iom konas la instruisto.  Mi esperas ke mi konos iuj el la aliaj lernantoj, cxar en mia fizika kurso mi konis neniun.

Tamen, mi estas tre kontenta ke mi rekomencis lernejo.  Mi ne plu havos tempon por enuigxi.



Nuna humoro: kontenta
Tags:
Funkciigita de LiveJournal.com