hieraux je la unua kuro mi estis tamburisto por nia plej bona teamo (zoku zoku) ili faris gxin en 2.09 minutoj por 500 metroj.
poste mi remis du 500 m : ni faris 2.22, kaj 2.20 minutojn. la duan ni gajnis. tio estas nia komencanta teamo (zoku genesis)
poste estis 2 kilometra kuro kaj ni faris gxin en 12,52 minutoj. ni estis 6aj el 11. estis tiom da moveco en la akvo ke granda ondo surpasis la bordo de nia sxipo kaj mi ricevis gxin sur la pantalono.
hodiaux mi ankoraux estis tamburisto por la unua kuro de nia bona teamo kiun ili faris en 1.01 minutoj : tio estis 250 metroj.
poste ni faris du el tiuj kaj refoje gajnis la duan: 1.06, kaj 1.04 minutoj.
poste mi spektis la 2 k de la inaj teamoj. estis multe da vento, sed almenaux nun sunis, (pluvis dum la tuta antauxa tago). en unu turno kvar sxipoj provis iri samtempe kaj estis tre bela vido, sed estis ankoraux pli impresa ke tiu kiu faris la plej largxa turno iris la plej rapide kaj antaux iris cxiujn la aliajn poste.