Vivĝojo (vivgxojo) wrote,
Vivĝojo
vivgxojo

  • Mood:

rakontetoj

Jen du etaj rakontetoj kiujn mi verkis antaux longe.





6.1.06

-- infana konversacio --


B: Blazio
F: Filipo
Filipo estas unu el la grandaj fratoj de Blazio.
B - Kiam mi estos granda...
F - Jes, kaj kiam mi estos eta...
B - Ho jes kaj ankaŭ kiam mi estos eta...
F - Sed vi jam estas eta.
B - Sed ankaŭ vi estas eta.
F - ho, jes, prave, ankaŭ mi estas eta.
B - Sed mi estas pli eta ol vi.
F - Jes, ni estas etaj.
B - Ĉiuj estas etaj.
F - Iam mi estos pli granda ol nia granda fratino.
B - Kiam mi estos granda, mi estos pli granda ol vi.
F - Jes, kaj kiam mi estos eta mi estos pli eta ol vi.
B - Ne, vi jam estas eta.
F - Sed mi estas malpli eta ol vi, do mi estas pli granda.
B - Ho ne, mi estas pli granda mi estas unu plena metro granda!
F - Sed mi estas pli granda ol unu metro.
B - Nu, tiam, mi estas pli granda ol vi, ĉar mi estas cent metroj granda.
F - Ho, jes, sed mi estas eĉ pli granda ol vi, mi estas unu plena kilometro granda!
B - Ho, do mi estas cent kilomentroj granda!
F - Mi estas senfinaj kilometroj granda!
B - Ho, devas esti dolorega kiam aŭtomobiloj ruliĝas sur vi.
F - Ne, aŭtomobiloj neniam ruliĝas sur mi, kial vi diras tion?
B - Jes, jes, se vi estas senfinaj kilometroj, do vi estas certe strato.
Kaj poste, Blazio nur reiris ludi per la etaj aŭtomobiloj kun sia alia granda frato Dionizo.

-----------------------------------

5.1.06

-- infana ludado --


Du infanoj ludas je ŝip-batalado. Ili ankoraŭ ne povas nomi ĉiujn literojn, sed ili estas adaptemaj, kaj ili tre volas ludi kiel la granduloj. La plej aĝa diras al la alia: «Tiu antaŭ lasta litero estas I, kaj tiu lasta estas J. Kaj tiuj meze oni ne rajtas uzi.» La malpermesitaj literoj estis G kaj H, cxar li ne sciis kiuj estis tiuj literoj. Tiu infano nomiĝas Blazio. Li reiras al sia seĝo, kaj ambaŭ infanoj nun metas iliajn ŝipojn sur la ludo. Blazio timas ke lia frato metu ŝipojn en la malpermesitan lokon, do li tre volas rigardi, sed li ne rajtas. Li do ĉiam demandas: «ĉu vi ne metis ŝipon tie kie vi ne rajtas? Se tion vi faris, tuj delokigu ĝin, kaj metu ĝin alie, ie kie vi rajtas.» Kaj la frato respondas: «Ne, ne, mi ne metis neniun ŝipon kie oni ne rajtas.» Kaj li daŭrigas: «Ne rigardu mian ludon, aŭ mi povos movigi miajn ŝipojn alie.» Do, Blazio residiĝas trankvile, kaj la ludado komencas. «A-10» demandas Blazio, komence. «Plaŭd!» respondas lia frato. La proĵektilo falis en la akvo. «G-3» demandas, siavice, la frato. Kaj Blazio lin respondas: «Ne, oni ne rajtas ludi tie! Mi diris al vi. Se vi metis viajn ŝipojn en tiu loko, tuj dismetu ilin alie!» «Ups, prave, mi forgesis. Do, E-5 mi volas diri. Sed, vi ne scias kio estas G? Vi estas stulta! Oni devus ludi kun G. Mi scias kiu litero ĝi estas!» «Atendu, atendu! Mi devas rigardi en via ludo por certi ke vi ne metis eĉ unu ŝipo sur malpermesita linio.» Kaj tuj, senpaciense, Blazio iras apud sia frato por vidi en lia ludo. Ĉiuj ŝipoj estis en permesitaj lokoj. Li reiras siaflanken, kaj sia frato protestas: «Vi rigardis, do vi scias kie estas ĉiuj miajn ŝipojn, do mi rajtas movigi ilin.» Kaj do, tion li faras, kaj Blazio ankoraŭ timas ke li metu ŝipon en malpermesita loko.
Plurfoje, la eta frato demandis la linio G. Kaj ĉiu foje, Blazio provis rigardi en lia ludo. Tiu tempe, ilia alia pli aĝa frato Dionizo estis ludante kun etaj aŭtomobilojn. Unue, li havis unu grandan kiun li mem estis konstruinta, kaj por saltigi ĝin, li kreis denivelaĵon el papero kaj kartono.
Li saltigis kelkfoje la aŭton, kaj poste li enuiĝis ĉiam irante tien kaj reen por repreni ĝin. Li foriris en lia dormĉambro dum kelkaj minutoj, kaj li revenis portante modestan metalan keston, pentrita de armea verda koloro. Li serioze malfermis ĝin, kaj en ĝi estis multegaj, ĉiuspecaj, ĉiu grandecaj ludaŭtomobiloj. Li sidiĝis apud la plena kesto, kaj unu post la alia, li ruligis ĉiujn aŭtojn rekte al la saltilo. Sed bedaŭrinde, pluraj turnis antaŭ ol ili povis atingi ĝin.

-------------------------------------


Subscribe

  • (no subject)

    Biologio kaj Fiziko malfacilas. Mi malamas mia biologia instruisto. Li ne "donas" kursojn. Estas la ekzamenoj venontaj mardo kaj mercredo.

  • lernejo

    jauxdoj estos ses horoj da experimentado

  • lernejo

    lernejo reekis! mi gxojas mi jam havas amikojn en kelkaj kursoj. la vivo estas belega.

  • Post a new comment

    Error

    Comments allowed for friends only

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic
  • 0 comments